Marku viajn kalendarojn, ĉar TEJO ĝojas anonci, ke la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos de la 2a ĝis la 9a de aŭgusto 2025 en Cisarua, Indonezio!
Cisarua estas distrikto en Bogor, en la insulo de Javo. La urbeto situas nur 78 kilometrojn sude de Ĝakarto, la aktuala ĉefurbo de Indonezio. Kuŝante ĉe la flanko de Pangrango, dormanta vulkano kies lasta erupcio restas nedatita, la urbeto estas populara feria celloko kaj por lokaj kaj alilandaj gastoj kiuj deziras pasigi trankvilan tempon kun naturo ĉirkaŭate de montara pejzaĝo kaj internacia etoso.
Venu al Indonezio, partoprenu en la 81a IJK, kaj plonĝu en la mirindan diversecon de kulturoj, lingvoj, kaj pejzaĝoj de ĉi tiu insulara paradizo. De la imponaj vulkanoj ĝis la serenaj plaĝoj, Indonezio sendube ofertos unikan sperton por ĉiuj artoprenantoj. Informo pri kotizoj, programo, kaj aliaj elementoj de la 81-a IJK tre baldaŭ aperos. Se vi ŝatus iamaniere kunlabori kun la Kongresa Komisiono, kontaktu Michael Vrazitulis, TEJO-estraranon pri Kongresoj, ĉe michael.vrazitulis@tejo.org.
Fonto: https://www.tejo.org/81-a-ijk
Abonu La Ondon de Esperanto por 2024 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2022 kaj 2023. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 81a IJK okazos la 2-9an de aŭgusto 2025 en Cisarua, Indonezio appeared first on La Ondo de Esperanto.